![]() ![]() |
![]() |
![]() ![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
VII |
Ĉiu homo havas la rajton libere kultivi sian Kredon, Religion kaj Spiriton, surbaze de la homa Tradicio.
Unuigi la homojn per moderna kaj alirebla, universala lingvo, kiu ne apartenas al iu ajn nacio sed kiu apartenas al ĉiuj, kaj kiu ebligas akumuli la homan scion tra la tempoj.
Serĉi la veron, la belecon kaj la justecon, kun saĝo kaj racio, celante harmonion kun la tradicioj, la naturo, la individueco, la spirito kaj la kosmo.
Personaj rajtoj kaj sociaj devoj devas esti en ekvilibro.
La nacioj estas tempaj limoj, kiuj reprezentas homajn grupojn kunvenintajn kaj devas esti direktitaj al provizi dignecon, liberecon kaj ordon al siaj civitanoj sen senutilaj leĝoj kaj sen trooj kaj privilegioj.
Mandatuloj, ĉu ili estas reĝoj, prezidantoj aŭ aliaj, ministroj, politikistoj, juĝistoj kaj militaj komandantoj de nacioj, kaj ĉiu persono kun kolektiva funkcio necesa por la organizado de sia popolo, ne devas havi privilegiojn aŭ altajn salajrojn kaj devas esti forigitaj ĉe la plej eta indiko de korupto, kun pligrandigitaj punoj. Ju pli granda la kolektiva povo, des pli granda la puno.
Grandaj ŝtatoj emas fariĝi multekostaj, ŝarĝaj kaj subpremaj por konservi siajn strukturojn, kio alportas suferojn al la popoloj, kaj bezonas ĉiam plibonigon en siaj mekanismoj kaj pozicioj por ke ili estu utilaj al la civitano.
La nacioj bezonas konservi spiriton de amikeco, toleremo kaj respekto, kaj disputoj, kiuj ne povas esti solvitaj per komerco kaj diplomatio, devas esti submetitaj al internacia tribunalo formita de honestaj juĝistoj el diversaj nacioj.
La universo estas malrapida kaj kontinua, kaj la paso de ĉiu estas tempa, same kiel lia verko, kaj la respekto al la libereco de ĉiu esenco estas la leĝo.