Fire
Column
Symbol image Blue Fire
Column
water

Oraj Versoj de Pitagoro

1. Unue honoru la senmortajn diojn, kiel la leĝo ordonas.

2. Sekve, respektu la ĵuron, kiun vi faris.

3. Poste la heroojn ilustrajn, plenajn de boneco kaj lumo.

4. Tiam omaĝu la terajn spiritojn kaj montru al ili la debitegan respekton.

5. Honoru sekve viajn gepatrojn, kaj ĉiujn membrojn de via familio.

6. Inter la aliaj, elektu kiel amikon la plej saĝan kaj virtecan.

7. Profitu de liaj mildaj paroloj, kaj lernu de liaj agoj, kiuj estas utilaj kaj virtecaj.

8. Sed ne forpuŝu vian amikon pro eta eraro.

9. Ĉar la neceso limigas la potencon.

10. Prenu tre serioze la jenon: Vi devas alfronti kaj venki la pasiojn.

11. Unue glutemon, poste pigrecon, volupton, kaj koleron.

12. Ne faru kun aliaj, nek sola, tion, kio hontigas vin.

13. Kaj, antaŭ ĉio, respektu vin mem.

14. Praktiku justecon per viaj agoj kaj per viaj vortoj.

15. Kaj establu la kutimon neniam agi senpripense.

16. Sed ĉiam memoru unu fakton, tiun, ke la morto venos al ĉiuj.

17. Kaj ke la bonaj aĵoj de la mondo estas necertaj, kaj same kiel ili povas esti konkeritaj, ili povas esti perditaj.

18. Eltenu kun pacienco kaj sen murmuro vian parton, kia ajn ĝi estu.

19. El la suferoj, kiujn la sorto determinita de la dioj ĵetas sur la homajn estulojn.

20. Sed klopodu malpezigi vian doloron laŭeble.

21. Kaj memoru, ke la sorto ne sendas multajn malfeliĉojn al la bonuloj.

22. Kion la homoj pensas kaj diras, multe varias; nun estas io bona, poste estas io malbona.

23. Tial, ne akceptu blinde tion, kion vi aŭdas, nek malakceptu ĝin tro haste.

24. Sed se estas diritaj malveraĵoj, milde retiriĝu kaj armu vin per pacienco.

25. Fidele plenumu, ĉiakaze, tion, kion mi nun diras al vi.

26. Ne lasu, ke iu ajn, per vortoj aŭ agoj,

27. Konduku vin fari aŭ diri tion, kio ne estas plej bona por vi.

28. Pensu kaj prikonsideru antaŭ ol agi, por ke vi ne faru malsaĝajn agojn.

29. Ĉar estas propra de mizera homo agi kaj paroli senpripense.

30. Sed faru tion, kio ne alportos al vi afliktojn poste, kaj kio ne kaŭzos al vi penton.

31. Ne faru ion, kion vi ne kapablas kompreni.

32. Tamen, lernu tion, kio estas necesa scii; tiamaniere, via vivo estos feliĉa.

33. Neniel forgesu la sanon de la korpo.

34. Sed donu al ĝi nutraĵon kun modereco, la necesan ekzercon kaj ankaŭ ripozon al via menso.

35. Kion mi celas per la vorto modereco estas, ke la ekstremoj devas esti evititaj.

36. Alkutimiĝu al deca kaj pura vivo, sen volupto.

37. Evitu ĉiujn aferojn, kiuj kaŭzos envion.

38. Kaj ne faru ekscesojn. Vivu kiel iu, kiu scias, kio estas honorinda kaj deca.

39. Ne agu movita de avideco aŭ avarico. Estas bonege uzi la justan mezuron en ĉiuj ĉi aferoj.

40. Faru nur la aferojn, kiuj ne povas vundi vin, kaj decidu antaŭ ol fari ilin.

41. Kuŝiĝante, neniam lasu, ke la dormo alproksimiĝu al viaj lacaj okuloj,

42. Ĝis vi reviziis per via plej alta konscienco ĉiujn viajn agojn de la tago.

43. Demandu: "Kie mi eraris? Kie mi agis ĝuste? Kian devon mi ne plenumis?"

44. Kulpigu vin pro viaj eraroj, ĝoju pro la sukcesoj.

45. Praktiku integrale ĉiujn ĉi tiujn rekomendojn. Meditu bone pri ili. Vi devas ami ilin per la tuta koro.

46. Estas ili, kiuj metos vin sur la vojon de la Dia Virto.

47. Mi ĵuras per tiu, kiu transdonis al niaj animoj la Sanktan Kvaropon.

48. Tiu fonto de la naturo, kies evoluo estas eterna.

49. Neniam komencu taskon antaŭ ol peti la benon kaj helpon de la Dioj.

50. Kiam vi faros ĉion ĉi kutimo,

51. Vi konos la naturon de la senmortaj dioj kaj de la homoj,

52. Vi vidos ĝis kie iras la diverseco inter la estuloj, kaj tion, kio ilin enhavas, kaj ilin subtenas en unueco.

53. Vi vidos tiam, laŭ la Justeco, ke la substanco de la Universo estas la sama en ĉiuj aferoj.

54. Tiamaniere vi ne deziros tion, kion vi ne devas deziri, kaj nenio en ĉi tiu mondo estos al vi nekonata.

55. Vi ankaŭ rimarkos, ke la homoj ĵetas sur sin mem siajn proprajn malfeliĉojn, propravole kaj per sia libera elekto.

56. Kiel ili estas malfeliĉaj! Ili ne vidas, nek komprenas, ke ilia bono estas ĉe ilia flanko.

57. Malmultaj scias kiel liberigi sin de siaj suferoj.

58. Ĉi tiu estas la pezo de la sorto, kiu blindigas la homaron.

59. La homaj estuloj iras en cirkloj, tien kaj reen, kun senfinaj suferoj,

60. Ĉar ilin akompanas malhela kunulino, la fatala malunueco inter ili, kiu ĵetas ilin supren kaj malsupren sen ke ili rimarkas.

61. Diskrete klopodu neniam veki malharmonion, sed forfuĝu de ĝi!

62. Ho Dio nia Patro, liberigu ilin ĉiujn de tiom grandaj suferoj.

63. Montrante al ĉiu la Spiriton, kiu estas lia gvidanto.

64. Tamen, vi ne devas timi, ĉar la homoj apartenas al dia raso.

65. Kaj la sankta naturo ĉion malkaŝos kaj montros al ili.

66. Se ĝi komunikiĝos al vi siajn sekretojn, vi facile praktikigos ĉiujn aferojn, kiujn mi rekomendas al vi.

67. Kaj resanigante vian animon, vi liberigos ĝin de ĉiuj ĉi malbonoj kaj suferoj.

68. Sed evitu la manĝaĵojn malmulte rekomendindajn por la purigo kaj la liberiĝo de la animo.

69. Bone taksu ĉiujn aferojn,

70. Ĉiam serĉante gvidi vin per la dia kompreno, kiu devus orienti ĉion.

71. Tiel, kiam vi forlasos vian fizikan korpon kaj leviĝos en la eteron.

72. Vi estos senmorta kaj dia, vi havos la plenecon kaj ne plu mortos.